Tenaserim-Montaro (ภูเขาตะนาวศรี) | |
Banjaran Tenasserim | |
montaro | |
Bildo ekde la Morto-Trajnvojo super Kvaj-Rivero, Kanĉanaburi-Provinco.
| |
Landoj | Birmo , Tajujo , Malajzio |
---|---|
Parto de | Sistemo Hinda-Malaja |
Plej alta | Tahan-Monto (Malajzio) |
- alteco | 2 187 m s. m. |
- koordinatoj | 4° 38′ 00″ N 102° 14′ 00″ O / 4.63333 °N, 102.23333 °O (mapo) |
Longo | 1 670 km (1 038 mi), norden-suden |
Larĝo | 130 km (81 mi) |
Geologia konsisto | Granito kaj kalkoŝtono |
Periodo | Permio, Triaso |
Biomo | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj |
Situo de Tenaserim-Montaro
| |
Vikimedia Komunejo: Tenasserim Hills | |
Tenaserim-Montaro (angle : Tenasserim Range; taje ทิวเขาตะนาวศรี Thiokhao Tanaosi ; malaje : Banjaran Tenasserim) estas ĉirkaŭ 1 700 km longa montarĉeno, parto de la Hinda-Malaja montara sistemo [1] en Sudorienta Azio. Malgraŭ la relative malgranda altitudo de tiu montaro, ĝi formas efikan barieron inter Tajujo kaj Birmo en siaj norda kaj centra regionoj [2]. Ekzistas nur du ĉefaj internaciaj vojoj kaj limo-transiroj inter Chumphon kaj Tak, ĉe la Tri Pagodoj-Montpasejo kaj en Mae Sot. Tiu ĉi situas preter la norda ekstremo de la montaro, kie Tenaserimo renkontas Davnan-Montaron. Negravaj limo-transiroj estas Sing Khon, proksime de Prachuap Khiri Khan, kaj Bong Ti okcidente de la urbo Kanchanaburi. La suda parto de la vasta montoĉeno iras preter Kra-Istmo en Malajan Duoninsulon preskaŭ atingante Singapuron. Multaj riveroj havas siajn fontojn en la montaro, sed neniu el ili estas tre longa.