La Trebbiano (ankaŭ konata kiel Ugni Blanc) estas unu el la plej maljunaj kaj plejmulte kultivitaj vinberspecoj en Italio kaj Francio. Uzata por la produktado de vino sed ankaŭ por vino kiu estas uzata por esti distilata al brando. La vinberoj estas relative malgrandaj, entenas multe da suko kaj ofte estas miksitaj kun la Malvazio. Plej verŝajne la vinbero originas el Toskanio.
La vinbero estas kultivata en: Argentino, Aŭstralio, Bulgario, Francio, Hispanio, Italio, Portugalio kaj Kalifornio en Usono.