Tristia

Tristia
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ovidio
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro elegio
vdr
Ovidio forpelita el Romo, pentrita de J. M. W. Turner, en 1838.

Tristia ("Tristaĵoj" aŭ "Tristeco") estas verko de Ovidio, nome poemleteroj en la konata formo de elegiaj duversoj, direktitaj al amikoj en Romo: ke ili klopodu por interveni ĉe la imperiestro, ke li rajtu reiri al Romo. Tristia konsistas el kvin libroj de elegia poezio komponita de Ovidio en la ekzilo en Tomis. Aldone al Tristia, Ovidio verkis alian kolekton de elegiaj epistoloj en sia ekzilo, nome Epistulae ex Ponto. Li pasigis kelkajn jarojn en Tomis kaj fakte mortis sen povi reveni al Romo.

La libro 1a enhavas 11 poemojn; el kiuj la unua peco estas adresita de Ovidio al sia propra libro pri kiel li devas agi alveninta en Romo. Poemo 3a priskribas sian finan nokton en Romo, poemoj 2a kaj 10a la vojaĝon de Ovidio al Tomis, la 8a la perfidon de amiko, kaj la 5a kaj la 6a la fidelecon de siaj amikoj kaj edzino. En la fina poemo Ovidio apologiigas por la kvalito kaj tono de sia libro, sento kiu fakte videblas tra la tuta kolekto. La libro 2a konsistas el unu longa poemo en kiu Ovidio defendas sin kaj sian poezion, uzas antaŭaĵojn por justigi sian verkon, kaj petas al la imperiestro pardonon.

La libro 3a en 14 poemoj fokusas al la vivo de Ovidio en Tomis. La malferma poemo priskribas la alvenon de lia libro en Romo kiu trafas la malpermeson de la verkoj de Ovidio. Poemoj 10a, 12a, kaj 13a fokusas al la sezonoj pasigitaj en Tomis, 9a al la originoj de la loko, kaj 2a, 3a, kaj 11a al lia emocia angoro kaj nostalgio por hejmo. La fina poemo estas denove apologio por sia verko. La libro 4a havas dek poemojn adresitajn ĉefe al amikoj. Poemo 1a esprimas sian amon al poezio kaj la konsolon kiun ĝi alportas; dum la 2a priskribas la triumfon de Tiberio. Poemoj 3a–5a estas adresitaj al amikoj, 7a esprimas peton de korespondado, kaj 10a membiografion.

La fina libro de Tristia kun 14 poemoj fokusantaj al sia edzino kaj amikoj. Poemoj 4a, 5a, 11a, kaj 14a estas adresitaj al sia edzino, 2a kaj 3a estas preĝoj al Aŭgusto kaj al Bakĥo, 4a kaj 6a estas al amikoj, 8a al malamiko. Poemo 13a petas leterojn, dum 1a kaj 12a estas apologioj al siaj legantoj por la kvalito de sia poezio.

La Tristia estis iam konsiderita malbonkvalita en la verkaro de Ovidio sed iĝis celo de fakula intereso en pli ĵusaj jaroj.[1]

  1. Claassen, Jo-Marie (2013). Ovid Revisited: The Poet in Exile. A&C Black. p. 2. ISBN 978-1472521439.

Developed by StudentB