Unstruttal | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Unstrut-Hainich | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 03601, 036023 (Lengefeld)
036029 (Kleinkeula, Menteroda, Sollstedt, Urbach, Zaunröden) | |||||
Poŝtkodo | 99974 | |||||
Aŭtomobila kodo | UH | |||||
Oficiala Municipokodo | 16064071 | |||||
Subdivido | 13 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Rolf-Peter Rommel | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Herrenstr. 43 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 6079 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 14′ N, 10° 27′ O (mapo)51.23547222222210.455911111111Koordinatoj: 51° 14′ N, 10° 27′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 229 m | |||||
Areo | 44,42 km² | |||||
Oficiala retejo | https://gemeinde-unstruttal.de/ | |||||
Unstruttal estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Unstrut-Hainich de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6079 loĝantojn. Komence de la jaro 2023 al la komunumo ankoraŭ aliĝis la loĝloko kaj antaŭa komunumo Menteroda - la nuna orienta komunumoparto. Krome komence de la jaro 2023 ankaŭ la loĝlokoj Dörna kaj Lengefeld de la antaŭa komunumo Anrode kaj la loĝloko Zaunröden de la komunumo Dünwald estis alligitaj al Unstruttal, sed aliaj partoj de tiuj du antaŭaj komunumoj estis donitaj al la pli norda distrikto Eichsfeld, tiel ke la mapaj siluetoj de la distriktoj Unstrut-Hainich kaj Eichsfeld signife ŝanĝiĝis.
La 13 komunumopartoj sekve de tiam estas Ammern, Dachrieden, Dörna, Eigenrode, Horsmar kun Beyrode, Kaisershagen, Kleinkeula, Lengefeld, Menteroda, Reiser, Sollstedt, Urbach kaj Zaunröden - ses el ili per la respektivaj vilaĝaj kirkoj jam reprezentiĝas fine de la paĝo.
La ĉefloko Ammern, kun la sidejo de la municipa administracio, kaj la komunumopartoj Reiser, Dachrieden kaj Horsmar situas borde de la rivero Unstrut. La loĝlokoj Eigenrode, Kaisershagen kaj Zaunröden situas sur pli norda ŝela kalkŝtona altebenaĵo. La plej malsupra punkto en la komunumo estas je 210 m super la marnivelo en Ammern, la plej alta je 465 m super la marnivelo ĉe la observejo de Eigenrode en la nordo.