Upsala Katedralo (svedeUppsala domkyrka) estas katedralo situanta inter Upsala Universitato kaj la rivero Fyris en la centro de Upsalo, sudorienta Svedujo. Kontrolita de la luteranaEklezio de Svedujo, la katedralo de Upsalo estas sidejo de la ĉefepiskopo de Upsalo, nome primaso de Svedujo. La ĉefepiskopo ĝis junio de 2014 estis Anders Wejryd, kaj Antje Jackelén estis selektita kiel anstataŭanto.[1] La nuna episkopo estas Ragnar Persenius. Krom tio la katedralo estas kaj kronigejo kaj ankaŭ entombigejo de multaj svedaj reĝoj. Per alteco de 118.7 m, ĝi estas la plej alta eklezia konstruaĵo en nordiaj landoj kaj Skandinavujo.[2]