Wheatstone-ponto aŭ Ponto de Wheatstone estas elektra cirkvito uzata por mezuri nekonatan elektran rezistancon per ekvilibro de du branĉoj de ponto-cirkvito, de kiu unu branĉo inkluzivas la nekonatan komponenton. La ĉefa avantaĝo de la cirkvito estas ĝia kapablo provizi ekstreme precizajn mezuradojn (kontraste kun io kiel simpla tensia dividilo) [1]. Ĝia funkciado estas simila al la originala potenciometro.
La ponto de Wheatstone estis inventita de Samuel Hunter Christie en 1833 kaj plibonigita kaj popularigita de Sir Charles Wheatstone en 1843. Unu el la unuaj uzoj de la ponto de Wheatstone estis por la celo de analizo kaj komparo de grundoj.