Zenaida

La kolomboj de la genro Zenaida (Zenaida) formas etan genron de amerikaj kolomboj, tio estas birdoj de la familio de Kolombedoj. Estas 7 specioj, nome: Blankflugila turto, Zenaida asiatica Kukulio, Zenaida meloda Antila turto, Zenaida aurita Galapaga turto, Zenaida galapagoensis Orelturto, Zenaida auriculata Plorturto, Zenaida macroura Sokora turto, Zenaida graysoni (formortinta en naturo) Analizoj per DNA (Johnson & Clayton, 2000) konfirmas, ke la Blankflugila turto kaj la Kukulio estas la plej diferencaj kaj ke ili estu traktitaj kiel veraj apartaj specioj. Rilatoj inter la aliaj specioj estas ankaŭ nekonfuzaj; sed ne estas tiom klare ĉu la Galapaga turto estas pli rilata al la Antila turto (kiel eventuale indikas ties morfologio) aŭ al la Orelturto kaj al la Plorturto (kiel sugestas la analizoj per DNA; kvankam kun malalta fidonivelo kaj pli klare la biogeografio). Plej parto de la specioj estas brunaj kun nigraj makuloj dorse kaj pli helaj en subaj partoj; krome ili havas specifan genran malhelan markon inter la okulo kaj la nuko, kio oni supozas kvazaŭ en la loko de la orelo, kio donas nomon ekzemple al la Orelturto. La nomo de tiu genro rememoras virinon Zenaida Laetitia Julie Bonaparte, edzino de Charles Lucien Bonaparte, la unua priskribanto de la genro en 1838. Kladogramo montranta lokon de Zenaida inter siaj plej proksimaj parencoj:


Developed by StudentB