Zino estas mem-publikigita revuo kun malgranda eldonkvanto. Ili povas enhavi kaj verkojn originalajn kaj tekstojn kaj bildojn transprenitajn de alia fonto. Ili estas kutime reproduktita per fotokopiilo.
Inter la diversaj intencoj por kreado kaj publikigo estas evoluigi onies identecon, kunhavigi niĉan kapablon aŭ arton, aŭ evoluigi rakonton, kontraste al serĉado de profito.
Zinoj funkciis kiel signifa komunikilo en diversaj subkulturoj, kaj ofte tiras inspiron de "faru-ĝin-mem" filozofio, tio malatentas la tradiciajn konvenciojn de profesiaj dezajno kaj eldonejoj, proponante alternativan, memcertan kaj memkonscian kontribuon. Manskribitaj zinoj, aŭ karbokopiitaj zinoj, estas individue faritaj, emfazante personan ligon inter kreinto kaj leganto, igante imagitajn komunumojn enkorpigitajn.
Historie, zinoj disponigis komunumon por socie izolitaj individuoj aŭ grupoj per la kapablo esprimi kaj trakti komunajn ideojn kaj temojn. Tial, zinoj havas kulturan kaj akademian valoron kiel percepteblaj spuroj de marĝenaj komunumoj, multaj el kiuj estas alie malmulte dokumentitaj. Zines prezentas grupojn kiuj estis eksigitaj de ŝanco esprimi sian opinion, ambaŭ al aliaj membroj de siaj propraj komunumoj aŭ al la publiko. Multaj tiaj zinoj servas kiel informilon de la komunumo, kaj specife la surpaperaj presitaĵoj servas al proksimarea komunumo kiel la loĝantoj de kvartalo en urbo aŭ vilaĝanoj.
Verkitaj en diversaj formatoj, kiel surtabla komputila eldono ĝis bildstrioj, kolaĝoj kaj glumozaikoj, zinoj kovras larĝajn temojn inkluzive de fanfikcio, politiko, poezio, arto & dezajno, efemeraĵo (eldonitaĵoj kiuj oni ne intencas konservi, do oni preterfoliumas kaj forĵetas), personaj ĵurnaloj, socia teorio, intersekca feminismo, unu-tema obsedo, aŭ seksa enhavo sufiĉe ekster la ĉeftendenco por esti malpermesa de inkludo en pli tradicia amaskomunikilaro.