La 20-a de junio estas la 171-a tago de la jaro (la 172-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 194 tagoj restas.
Je la 20-a de junio okazis, interalie:
Malgranda teksto==Eventoj==
- 451: En la batalo de Chalons Romia imperio kaj visigotoj sub gvido de Teodoriko la 1-a venkis hunojn, komandataj de Atilo la Huno, kaj haltigis ilian invadon al Gaŭlio
- 1214: Universitato de Oksfordo ricevis ĉarton
- Husmovado
- 1606: Grandprinclando Litovio: en Mahiljoŭ eksplodis ribelo (1606-1610) kontraŭ altrudo de la Bresta religia unio
- 1626: En japana urbo Nagasako sur brulŝtiparo pereis 9 jezuitoj
- 1629: Britoj konkeris la urbon Kebeko
- 1667: Klemento la 9-a iĝis papo
- 1774: Dum la kvina rusa-turka milito la rusa armeo venkis en batalo de Kozluĝa (proksime al Varna)
- 1782: Usona kongreso aprobis modelon de la Granda Sigelo de Usono
- 1788: En Danio oni abolis servutecon
- Franca revolucio:
- 1815: En Varsovio oni solene proklamis Polan Reĝlandon, kiu ĝis 1831 restis en persona unio kun la Rusia Imperio, kun propra konstitucio, parlamento, armeo, mono kaj la pola lingvo kiel ofica
- 1837: Viktoriana epoko komenciĝis: reĝino Viktoria surtroniĝis en Britio, kaj 63 jarojn regis la britan monarkion
- 1840: Samuel Morse ricevis de Usona Patenta Oficejo patenton por skriba telegrafo
- 1863: Okcidenta Virginio fariĝis la 35-a ŝtato de Usono
- 1866: Prusia-Aŭstria milito: Italio deklaris militon al Aŭstrio
- 1870: Milito de la Trilanda Alianco finiĝis per subskribo de pactraktato (kun usona helpo) — ĝi estis la plej sanga konflikto en la historio de Latinameriko, precipe por Paragvajo
- 1877: Alexander Graham Bell instalis telefonon - unuan en la mondo
- 1880: Fjodor Dostojevskij faris la faman 45-minutan paroladon pri Aleksandr Puŝkin
- 1888: Papo Leono la 13-a en encikliko substrekis liberecon de la morala konscienco, sed tamen asertis: Senlima pensolibero kaj publika malkaŝo de parollibereco ne apartenas al homrajtoj
- 1890: En usona monatrevuo aperis unua versio de la romano La Portreto de Dorian Gray de Oscar Wilde
- 1893: Pollando: incendio de Andrychów detruis grandan parton de la urbo - granda pluvo ĝin savis
- 1894: Franca kuracisto kaj bakteriologo Alexandre Yersin malkovris kaŭzon de la pesto - poste la bakterio nomiĝos Yersinia pestis
- 1895: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Arsinoo
- 1908: Germana Oficejo pri Markoj kaj Patentoj donis al Melitta Bentz patenton pri ŝia kafofiltrilo
- 1914: Unua germana batalŝipo nomata Bismarck surakviĝis
- Unua mondmilito
- 1919: Militista delegitaro de Ukraina Popola Respubliko subskribis pactraktaton kun la Dua Pola Respubliko
- 1920: Dua Pola Respubliko: en paroĥeja preĝejo en Wadowice estis baptita Karol Wojtyła, posta papo Johano Paŭlo la 2-a
- 1922: Rezulte de plebiscito parto de Supra Silezio aliĝis al Pollando - Pola Soldataro solene eniras al Katowice
- 1928: Serbo el Montenegro pafmortigis en Beogrado du parlamentanojn de Kroata Kamparana Partio kaj grave vundis ties gvidanton Stjepan Radić, kiu mortis la 8-an de aŭgusto
- 1929: En siria tombejo en Halepo oni eltombigis postrestaĵojn de generalo Jozefo Bem kaj veturigis ilin al la pola urbo Tarnów, kie ili ekripozis en maŭzoleo
- 1931: Granda depresio: prezidento de Usono Herbert C. Hoover prezentis planon de unujara provizora prokrasto de la germana pago de militaj reparacioj al landoj ŝuldoŝarĝitaj por Usono
- 1931: Karl Buresch iĝis kanceliero de Aŭstrio
- 1932: Negocado pri kreo de dogana unio inter Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio komenciĝis
- 1933: Kanalo Blanka maro - Balta maro estis inaŭgurita - konstruata de politikaj malliberuloj de gulagoj
- 1939: Germana eksperimenta aviadilo Heinkel He 176 faris unuan testoflugon en la historio kiel reagaviadilo
- Dua mondmilito
- 1945: Tramtransporto en Varsovio refunkciis
- 1948: Pastroj de Katolika Eklezio en Ĉeĥoslovakio legis en preĝejoj mesaĝon de la ĉefepiskopo Josef Beran, ke la solena meso okaze de la elekto de nova prezidento la 14-an de junio ne signifis aprobon de la komunisma reĝimo flanke de la eklezio
- 1949: Papo Pio la 12-a anatemis komunistajn gvidantojn de Ĉeĥoslovakio
- 1950: Dua soveta okupado de Pollando: tutlanda nokta arestado de 5000 atestantoj de Jehovo fare de komunistaj regopovoj, kies reprezalioj daŭris de 1945-1956
- 1954: Ponto de Amikeco tra Danubo inter Bulgario kaj Rumanio ekfunkciis - liganta la urbojn Ruse kaj Giurgiu
- 1955: Plena suna eklipso videbla en Hinda Oceano, Srilanko, Sud-Orienta Azio, Filipinoj kaj Pacifiko
- 1957: Primaso Stefan Wyszyński proklamis komencon de la Granda Naŭperiodo, programo de la renovigo de religiaj, moralaj kaj naciaj valoroj por la jaroj 1957-1966 omaĝe al Miljariĝo de la kristanigo de Pollando en 1966
- 1960: Sendependiĝo de Federacio Malio, kiu post du monatoj dividiĝis al Malio kaj Senegalo
- 1963: Malvarma milito: en Ĝenevo oni subskribis funkciigon de la "varmega linio" Moskvo-Vaŝingtono inter la du mondpotencoj
- 1966: Kanado aĉetis de Sovetunio 95 milionojn da tunoj de tritiko
- 1969: Georges Pompidou iĝis prezidento de Francio
- 1969: Ĉeĥoslovakio: la registaro malfondis Studentan Asocion
- 1970: En Pollando estis arestitaj membroj de porsendependa grupo "Ruch" (1965-70), kiu planis eksplodigi en Poronin la monumenton al Lenin kaj bruligi ties muzeon
- 1973: Post 18 jaroj en ekzilo prezidento de Arentino Juan Domingo Perón revenis al sia lando
- 1974: Premiero de la usona krimfikcia filmo Ĉinio-urbo de Roman Polański
- 1975: Premiero de la usona horora filmo Makzeloj de Steven Spielberg
- 1976: En Eŭropa Futbal-Ĉampionado venkis Ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo
- 1977: Menaĥem Begin iĝis ĉefministro de Israelo
- 1983: Pola roka grupo Lady Pank eldonis samtitolan debutan muzikalbumon, kiu montriĝis ŝlagra
- 1985: 8 personoj, en tio parlamentano, pereis en serio da bombatencoj faritaj de komunistaj partizanoj en Katmanduo kaj aliaj urboj de Nepalo
- 1990: Uzbekio proklamis deklaron de suvereneco
- 1991: Germania reunuiĝo: Federacia Parlamento per plimulto de 18 voĉdonoj decidis ŝanĝi la ĉefurbon de Bonn al Berlino
- 1992: Estonio: estona krono anstataŭis la sovetian rublon
- 1994: 26 personoj pereis en bomba atenco kontraŭ Sanktejo de Imamo Reza en irana urbo Maŝhado
- 1997: Pola Sejmo voĉdonis pri trafika regularo
- 1997: Konsilio por Lingvopolitiko ĉe prezidento de Ukrainio aprobis projekton de kompleta programo "Ukraina lingvo"
- 2001: Pervez Musharraf fariĝis prezidento de Pakistano
- 2003: Fondaĵo Vikimedio fondiĝis en Sankt-Peterburgo (Florido) - ricevante ĉiujn rajtojn al Vikipedio kun ties fratinaj projektoj, domajna nomo kaj servilo
- 2006: En Parizo oni malfermis Muzeon de la kajo Branly pri eksterokcidentaj kulturoj - dediĉita al la artoj kaj civilizacioj de Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko
- Protestado en Irano
- 2009: Akropolo (Ateno): Akropola Muzeo malfermiĝis, ampleksante arkaikan epokon, grek-romian antikvon kaj malfruan antikvecon
- 2010: Juan Manuel Santos gajnis prezidentan balotadon en Kolombio
- 2010: En hungara urbo Rákóczifalva falis pluvo da ranoj
- 2012: Antonis Samaras iĝis ĉefministro de Grekio
- 2013: Brazilo: protestoj en 69 urboj amasigis 1,55 milionon da homoj
- 2020: En Verĥojansk ene de la polusa cirklo oni notis rekordan temperaturon 38 °C
- 2022: Unua festado de la Nacia Tago de Sileziaj Ribeloj — laŭ iniciato de pola prezidento Andrzej Duda
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: juĝejo en Lvovo eksterleĝigis politikan partion "Opozicia Platformo – Por Vivo”
- 2023: parlamento de Slovakio agnoskis holodomoron kiel genocido de ukrainoj fare de Sovetunio