Jen iuj ekzemplaj eventoj de la jardeko de la 650-aj jaroj antaŭ nia erao (= antaŭ Kristo = a.K.) en nia universo, pri kiuj jam verkiĝis artikoloj en la Vikipedio en Esperanto. Se vi verkas aŭ trovas alian artikolon esperantlingvan, kiu tre rilatas al tiu ĉi jardeko, vi bonvenas aldoni frazon pri ĝi ĉi tie kaj en la koncerna paĝeto pri la konkreta jaro - la postuloj pri "menciindeco" ne estas tro altaj en tempo tiom for de la nuntempo: principe eblas supozi, ke ĉiu evento el la 7-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu iu esperantisto penas verki propran artikolon en senerara lingvaĵo, aldonis referencojn, interpaĝajn kaj eksterajn ligilojn al la artikolo mem, konsiderindas sufiĉe grava por ankaŭ listiĝi ĉi tie.
- 660 ĝis 650 antaŭ nia erao Okupo komenciĝas ĉe la loĝloko Piedras Negras ("nigraj ŝtonoj") de la majaa civilizo, en la nuna departemento Peten, Gvatemalo.
- 660 ĝis 650 antaŭ nia erao - Unua pruvo de skriba olmeka lingvo el la Nova Mondo. Piramida konstruado en Mezameriko daŭras.
- 657 a.K. - Cipselo fariĝas la unua tirano de antikva Korinto.
- 657 a.K. - La Lí Jī-maltrankvilo estas serio de eventoj de 657 a.K. ĝis 651 a.K., kiu okazas dum la periodo de Printempo kaj Aŭtuno, kaŭzita de Lí Jī (驪姬), la konkubino kaj pli poste edzino de duko Xian de Jin, por meti sian filon, la 14-jaran Xīqí (奚齊), 665–651, sur la tronon de la ŝtato Jin. Xīqí estas murdata nur monaton post kiam duko Xian mortis en aŭtuno de 651, kaj sekvas pliaj murdoj en la familio.
- 656 a.K. - La faraono Psamtik la 1-a, patro de Nekao la 2-a, etendas sian kontrolon super la tuta Egiptio. Finiĝas la maltrankvila Tria Meza Periodo kaj komenciĝas la Dudeksesa dinastio de Egiptio.
- 653 a.K. - Atta-Ĥumma-In-Ŝuŝinak kaj Ĥumbanigaŝ la 2-a sukcedas Ŝilak-In-Ŝuŝinak kaj Tempti-Ŝuŝinak-In-Ŝuŝinak kiel kunreĝoj de la Elama Imperio.
- 652 a.K. - Babilonio ribele sub Ŝamaŝ-ŝum-ukin (, Šamaš-šuma-ukin) kontraŭ la la domina regno Asirio.
- 652 a.K. - Guan Zhong (管仲) instigas la Dukon de la ŝtato Ĉi (齊) konservi la respekton de la aliaj ŝtatoj rifuzante la oferton de la filo de la reganto de lastatempe venkita ŝtato alianci sin kun Ĉi se Ĉi helpus lin senpovigi sian patron.
- 651 a.K. - Reĝo Xiang de Zhou (周襄王) iĝas reĝo de la dinastio Zhou de Ĉinio.
- 650 a.K. - La urbo Abdera (Άβδηρα) en Trakio (nun en la areo Ksantio de la regiono Orienta Makedonio kaj Trakio en la nordoriento de Grekio) estas fondita de kolonianoj el Klazomenai (Κλαζομεναί).
- 650 a.K. - Klimata ŝanĝo influas ĉiujn bronzepokajn kulturojn en Eŭropo kun pli malvarma kaj pli malseka klimato, kaj triboj de la kulturoj de skandinavia nordia Bronzepoko estas puŝitaj malsupren en la Eŭropa kontinento.
- 650 a.K.–625 a.K. - Arta vinkruĉo (οἰνοχόη, oinoĥoe), el Rodiso, estas farita. Ĝi nun estas en la Bostona Belarta Muzeo.