Abatejo (el la latina: abbatia) estas monaĥejo de la plej malnovaj kristanaj monaĥaj ordenoj: Benediktanoj kaj Cistercianoj. Por ke monaĥejo iĝu abatejo, necesas ke ĝi plenumu kondiĉojn laŭ la eklezia leĝo (ekzemple nombro de monaĥoj aŭ monaĥinoj). Ĝi estas "regita de abato".[1]