Acoroj

Acoroj
FlagoBlazono

LandoPortugalio

AkvejoAtlantiko

Supermara alteco2 351 m [+]
ĈefurboPonta Delgada
Plej alta punktoPonta do Pico [+]
Akvokolektejo2 322 km² (232 200 ha) [+]
Areo2 322 km² (232 200 ha) [+]

Loĝantaro236 440 [+] (2021)
Denseco101,83 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-01:00, UTC±00:00, Atlantiko/Azores [+]
ISO 3166-2PT-20

Acoroj (Tero)
Acoroj (Tero)

Acoroj (Acoroj)
Acoroj (Acoroj)

Map
Acoroj

Vikimedia Komunejo:  Azores [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo de la Acoroj
Mapo de la Acoroj de 1975

La Acoroj[1]Azoroj (portugale Açores [asoreŝ]) estas portugala insularo meze de la Atlantiko, ĉirkaŭ 1 500 km for de Lisbono kaj 3 900 km for de Nordameriko. La insularo troviĝas disloke apud la paralelo kiu trapasas Lisbonon (39º, 43'/39º, 55' norde), loko kiu donas al ĝi moderan klimaton, kun iomete da sezona ŝanĝo dum la jaro. La naŭ insuloj kune havas areon da 2 355 km². Aparte, iliaj areoj varias de 747 km² (São Miguel) ĝis 17  km² (Corvo). La origino vulkana de la insuloj evidentiĝas pro la vulkanaj konusoj kaj krateroj. Pico [piko], vulkano 2 351 metrojn alta ĉe la samnoma insulo, estas la plej alta en la Acoroj.

satelita foto

La naŭ insuloj dividiĝas laŭ tri grupoj:

Biogeografie la insularo apartenas al la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas ekoregionon nomatan : Acoraj mezvarmaj miksaj arbaroj, el la biomo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. La insularo situas ankaŭ en mara ekoregiono.

El la Acoroj, la Acora Anticiklono influas la veteron de Okcidenta Europo.

  1. Deka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

Developed by StudentB