Adis-Abebo (Finfinnee) | ||
amhare አዲስ አበባ, angle Addis Ababa | ||
urbo | ||
|
||
Lando | Etiopio | |
---|---|---|
Montaro | Entoto | |
Memorindaĵoj | Katedralo de sankta Georgo, Katedralo de sankta Unuopo | |
Universitato | Universitato Adis-Abebo | |
Situo | Adis-Abebo | |
- alteco | 2 360 m s. m. | |
- koordinatoj | 09° 01′ 48″ N 38° 44′ 24″ O / 9.03000 °N, 38.74000 °O (mapo) | |
Areo | 530,14 km² (53 014 ha) | |
Loĝantaro | 3 384 569 (2008) | |
Denseco | 6 384,29 loĝ./km² | |
Orogenenezo montariĝo |
Etiopaj Altaĵoj | |
Fondo | 1886 | |
Urbestro | Adanech Abebe (ekde 28-a de septembro 2021) | |
Horzono | UTC (UTC+3) | |
Telefona antaŭkodo | (+251) (0)11 | |
ISO-3166 | ET-AA | |
Situo enkadre de Etiopio
| ||
Situo enkadre de Afriko
| ||
Vikimedia Komunejo: Addis Abeba | ||
Retpaĝo: www.addisababacity.gov.et | ||
Adis-Abebo aŭ Adisabebo estas ĉefurbo de Etiopio kaj Afrika Unio.
Adis-Abebo havas la surfacon de ĉirkaŭ 300 km² kaj ĉirkaŭ 3.5-milionan loĝantaron (laŭ popolnombrado el 1995, la urbo tiam havis 2.209.000 loĝantojn, sed poste la fuĝintoj ŝveligis la nombron.). La urbo situas inter 2.200 kaj 3.000 metrojn alte ĉe la montopiedo de Entoto kaj tiel ĝi estas la tria plej alte situanta ĉefurbo de la mondo. Adis-Abebo kuŝas en la regiona centro de Ŝeva kiel koro de Etiopio kaj havas bonajn trafikajn kontaktojn kun ĉiu landoparto. Ekzistas tie internacia flughaveno, ekde 1917 fervoja kontakto al urbo Ĝibuti. Adis-Abebon interligas kun aliaj urboj bone veturebla (en ĉiu sezono) voja reto. La internan publikan trafikon kun la regionoj plenumas ĉefe busoj.