La aerdenso ρ (aŭ: denso de aero) indikas la mason da aero enhavita en difinita volumeno. Je marnivelo la aerdenso egalas al 1,2041 kg/m³ (0,0012 g/cm³) ĉe 20 [[grado Celsius| °C]]. Tie ĝi estas kunpremata per la tuta maso da aero, kiu troviĝas supre de ĝi. Pro tio la aerdenso je granda altitudo iĝas ĉiam pli malgranda.