La termino agrikulturo estas dividebla en du ĉefajn partojn[1]:
1. Terkultivado aŭ agrokulturo [2], la homa aktiveco konsistante en kultivado de teroj por produkti plantojn por nutri homojn aŭ bestojn.
2. Bestotenado aŭ bestobredado, la homa aktiveco konsistante en tenado de utilaj bestoj (brutoj) por nutri homojn.
Ĝi estas branĉo de la materiala produktado, kiu produktas bazmaterialojn nutrocele aŭ por la industrio. Ĝi grave dependas de la natura medio: la grundo (agro), klimato (vetero), situo ks ĉar ĝi estas transformado de la natura medio tiel ebliganta elpreni vegetaĵojn kaj bestojn utilajn al la homaro. La periodojn kaj rendimenton de la procezo difinas la sezonoj kaj la kreskaj, nutraj, plimultiĝaj nombroj de bestoj, plantoj, bakterioj.
Speciala trajto de la agrikulturo estas la amplekso de disponebla agro. Ĝi estas hodiaŭ konstanta. Oni gajnas agrojn en la tropika zono sed aliflanke perdiĝas pro la urba kaj industria ampleksiĝo. Krome foje oni abandonas kampojn kiuj iam estis profite kultivindaj, sed pro diversaj tialoj nuntempe tio jam ne tiom utilas. La tero disponebla por agrikulturo estas nomata plugebla tero.
La du ĉefaj branĉoj de agrikulturo estas la menciitaj agrokulturado kaj bestobredado. Sed menciendas ankaŭ aliaj aktivecoj. La forstkulturo (arbarkulturo), bredado de sovaĝaj bestoj, fiŝobredado ne apartenas rekte al la agrikulturo, sed tamen ekonomike kaj politike enkalkuliĝas, same kiel ĉasado kaj fiŝkaptado.