Akvorado

Akvorado staranta 42 ft (13 m) alta havigas energion por la Malnova Muelejo ĉe la lernejo Berry College en Rome (Georgio), Usono.

Akvorado estas ekipaĵo de akvoenergia instalaĵo, kiu helpas transformi la akvoforton al utila laboro (en muelejoj, generatoroj, ktp).

En la industriizitaj regionoj, ili havas jam nur nostalgiajn funkciojn, oni ne uzas ilin por produkti energion. Kie la akvorajto permesas kaj ekzistas sufiĉa, samflua akvoenergio, oni eluzas la akvoenergion per turbinoj.

Avantaĝo de la akvoradoj, ke ĝi povas produkti energion eĉ ĉe malgranda akvokvanto.

Plimulto de funkciantaj akvoradoj helpas la laboron en la malriĉaj landoj de Afriko kaj Azio.


Developed by StudentB