Al-Andalus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Historia regiono | |||||
| |||||
Lando | Hispanio | ||||
- koordinatoj | 37° 0′ 0″ N, 4° 0′ 0″ U (mapo)37-4Koordinatoj: 37° 0′ 0″ N, 4° 0′ 0″ U (mapo) | ||||
Al-Andalus | |||||
Vikimedia Komunejo: Al-Andalus [+] | |||||
Al-Andalus aŭ Andaluso (arabe الأندلس) estis la araba nomo de la parto de Iberio regata de islamanoj de 711 ĝis 1492. Oni kutime konsideras la nomon originanta el "Vandalicia"; tiu estus la nomo donita al la Baetica, romia provinco de suda Iberio, post ol la vandaloj ĝin trairis voje al Nordafriko en la 5-a jarcento. Sed aliaj teorioj ekzistas, kaj lingvistoj substrekas ĝian malcertan etimologion.