Albertville estas francia urbo en la departemento Savojo en nordaj Alpoj. Ĝi kuŝas je la alteco de 345 metroj inter la montaroj Bauges nordokcidente, Beaufortain nordoriente kaj Grand-Arc sude. La rivero Arly trafluas la urbon kaj elirante el ĝi, ĵetiĝas en Isère.
La urbo havas partnerajn ligilojn kun la urbo Winnenden en la sudokcidenta Germanio, kie interalie ekzistas mezlernejo nomata Albertville. Krome ekzistas ankaŭ loĝloko Albertville en Alabamo, Usono.