Alejandro JODOROWSKY estas artisto kiu disponas multajn komunikajn perilojn kiaj apertaj kunvenoj kaj prelegoj, teatraĵoj, pantomimo, filmoj, bildromanoj, romanoj, ks por disvolvigi universon distingeble sian, stampita per siaj influoj kiaj interalie diventarokoj, superrealismo, esoterismo, alĥemio, simbolismo, psikedelismo, sciencfikcio, psikoterapio...
Elmigrante de sia naskiĝlando Ĉilio al Francio kiam li estis 24, li kunturneis kun la fama mimo Marcel Marceau kaj animis kaj verkis teatraĵon «Panique» (paniko). Li transloĝiĝas en Meksiko de 1965 al 1975 kaj tie li reĝisoris siajn tri plej famajn filmojn, grandparte memfinancitaj. Fando y Lis (Fando kaj Lis; 1967), El Topo (La Talpo, 1970) kaj La Montaña sagrada (La Sankta Monto, 1973) estas kvazaŭaj inicaj vojaĝoj, foje absurdaj, perfortecaj, pornografiaj aŭ metafizikaj sed ĉiam metaforaj kaj humuraj. Ili ne trafis tujan sukcesegon sed fariĝis kultaj en subgrundaj medioj.
Ekde la 1980-oj kaj regule ĝis nun, li kutimas prelegi en diversaj parizaj apertaj lokoj pri temoj tuŝante internan vekiĝon kaj spiritecon. Li cetere redesegnis modernan eldonon de Marsejla tarokaro.
Paralele de ĉio ĉi, Jodorowsky montriĝis fekundega scenaristo de fantastaj bildrakontoj (21 sagaoj ĝis nun). Tiuj ĉi estas tradukitaj en pli ol dek lingvoj.