Aleksandras

Aleksandras
vira persona nomo
Informoj
Originala nomo Aleksandras
Eble sama Alexander • Aleksandrs • Alejandro • Alexandre • Aleksandar • Alexandru • Alessandro • Aleksandr • Aleksander • Aleksanteri • Sándor • Lisàndar • Lissander • Alissandru • Aleksandro • Sandro • Aleks • Oleksandr • Alexandr • Àlex • Alyaksandar
vdr

Aleksandras estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la grekdevena persona nomo Aleksandro, konatiĝinta interalie per la makedona reganto Aleksandro la Granda. En Litovio la nomo populariĝis aparte post la tempo de la reganto Aleksandras Jogailaitis (1461-1506). Litovlingvaj kutimaj mallongigaj formoj estas la nomoj Aleksas kaj Alius[1].

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 65

Developed by StudentB