Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aleksandrio (apartigilo). |
Aleksandrio | |||
arabe الإسكندرية Al Iskandariyah, greke Ἀλεξάνδρεια | |||
urbo | |||
Kajo en Aleksandrio
| |||
|
|||
Lando | Egiptio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Provinco Aleksandrio | ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Rivero | Nilo Nildelto | ||
Situo | Aleksandrio | ||
- alteco | 5 m s. m. | ||
- koordinatoj | 31° 11′ 32″ N 29° 54′ 14″ O / 31.19222 °N, 29.90389 °O (mapo) | ||
Areo | 2 679 km² (267 900 ha) | ||
Loĝantaro | 4 110 015 (2006) | ||
Denseco | 1 534,16 loĝ./km² | ||
Fondo | 332 a.K. | ||
- fondinto | Aleksandro la Granda | ||
Urbestro | Adel Labib | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 21500 | ||
Telefona antaŭkodo | +20 3 | ||
Situo enkadre de Egiptio
| |||
Situo enkadre de Afriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Alexandria | |||
Retpaĝo: www.alexandria.gov.eg/default.aspx | |||
Aleksandrio (greke Αλεξάνδρεια, kaj arabe الإسكندرية, Al Iskandariyah) estas urbo kaj ĉefa marhaveno en Egiptio ĉe la Mediteranea Maro. Ĝi nomiĝis laŭ Aleksandro la Granda, kiu fondis la urbon en -332, kaj estis hejmo de Eŭklido. Ĝi rapide fariĝis unu de la plej grandaj urboj de la Helenisma civilizo, kaj estis la sidejo de la Ptolemea dinastio. Dum pli ol mil jaroj post sia fondo, ĝi estis ĉefurbo de la lando, kaj restis ĝis hodiaŭ unu el la plej grandaj kaj gravaj urboj de Egiptio. Nun ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando.