Aleksandro de Makedonio (greke Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon, signifante "Defendanto de Viroj" aŭ greke Ἀλέξανδρος ὁ Μέγας, Aléksandros ho Mégas; naskiĝis fine de julio 356 antaŭ nia erao en Pella,[1][2] mortis la 10-an de junio 323 antaŭ nia erao[3]) estis reĝo de Antikva Makedonio.[4] Li unuigis la militantajn kaj dividitajn urboŝtatojn de Grekio kaj konkeris Persion, Egiption kaj kelkajn aliajn regnojn, ĝis la bordo de Hindio.
Naskiĝinta en Pella (Grekio) en 356 antaŭ nia erao, Aleksandro sukcedis sian patron, Filipo la 2-a, en la trono je aĝo de dudek. Li pasigis plej multajn el siaj regaj jaroj en senprecedenca militkampanjo tra Azio kaj nordorienta Afriko, kaj je aĝo de tridek li estis kreinta unu el la plej grandaj imperioj de la antikva mondo, etenda el Grekio al nordokcidenta Hindio.[5][6] Li estis nevenkita en batalo kaj estas amplekse konsiderata unu el la plej sukcesaj militkomandantoj de la historio.[7]
Dum sia junaĝo, Aleksandro estis tutorita de la filozofo Aristotelo ĝis la aĝo de 16. Post la murdo de Filipo en -336, Aleksandro sukcedis sian patron sur la trono kaj heredis fortan regnon kaj spertan armeon. Aleksandro iĝis generalo de Grekio laŭ la terminoj de la Ligo de Korinto kaj uzis tiun aŭtoritaton por lanĉi la tuthelenan projekton de sia patro por konduki la grekojn al la konkero de Persio.[8][9] En -334, li invadis teritoriojn de la Akemenida Imperio, kaj tiam ekis serio da kampanjoj, kiuj daŭris dek jarojn. Post la konkero de Malgranda Azio, Aleksandro rompis la povon de Persio en serio de decidaj bataloj, ĉefe per la bataloj de Iso kaj de Gaŭgamelo. Li sekve superis la persan imperiestron Dario la 3-a kaj konkeris la tutan Akemenidan Imperion.[10] Tiam lia imperio etendiĝis de la Adriatika Maro al la Indusa Rivero.
Klopodante atingi la "pintojn de la mondo kaj la Grandan Eksteran Maron", li invadis Hindion en -326, sed finfine li revenis pro la peto de liaj elĉerpitaj trupoj. Aleksandro mortis en Babilono en -323, la urbo, kie li planis establi sian ĉefurbon, sen plenumi serion de planitaj kampanjoj, kiuj estus komenciĝintaj per invado en Arabion. En la jaroj sekvintaj post lia morto, serio de enlandaj militoj diserigis lian imperion kaj, rezulte en kelkaj ŝtatoj ekregis diadoĥoj, nome la survivintaj generaloj kaj heredantoj de Aleksandro.
La heredo de Aleksandro inkludas la kulturan disvastigon kiun liaj konkeroj okazigis, kiaj Greka Budhismo kaj Helenisma judismo. Li fondis ĉirkaŭ dekdu urbojn kiuj portis sian nomon, ĉefe Aleksandrio en Egiptio. La setlado fare de Aleksandro de grekaj kolonoj kaj la rezulta etendo de greka kulturo orienten rezultis en nova Helenisma civilizo, kiu plu aktualis tra la epoko de la Bizanca Imperio kaj en Kapadokio kaj plej orienta Anatolio ĝis la 1920-aj jaroj (la forpeloj de la grekoj el malgranda azio). Aleksandro iĝis legenda kiel klasika heroo laŭ la modelo de Aĥilo, kaj li ege elstaras en la historiaj kaj mitaj tradicioj kaj de grekaj kaj de negrekaj kulturoj. Li iĝis la mezuro kontraŭ kio militestroj komparis sin en la estonteco, kaj militaj akademioj tra la tuta mondo ankoraŭ instruas liajn taktikojn.[11][12] Li estis ofte rangita inter "la plej influaj personoj en la homa historio", kun sia instruisto Aristotelo.[13]