Alfrapa kratero

Luna kratero Tycho

Alfrapa kratero estas malaltejo, kutime cirkleca, en la surfaco de firma astro, kiu ekestis per la alfrapo de alia korpo, ekzemple asteroidometeorito. Alia nomo estas meteorita kratero.

Ĉiuj firm-surfacaj astroj de nia suna sistemo havas tiajn kraterojn. En la surfaco de la Tera Luno ili multas. Sur Tero, kies surfaco ŝanĝiĝas sub la influo de venta, akva kaj polva erozio, de sedimentiĝo, vulkana kaj sisma aktivado, krateroj ne estas facile rekoneblaj; krome la tera atmosfero protektas kontraŭ malgrandaj meteoritoj.

La surfaco de la jupitera luno Ioo preskaŭ tute ne montras kraterojn, ĉar vulkana aktivado, fortigata de tajda influo, rapide forviŝas ilin.

Barringer-Kratero en Arizono

Developed by StudentB