Alfred North Whitehead

Alfred North Whitehead
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1861 (1861-02-15)
en Ramsgato
Morto 30-an de decembro 1947 (1947-12-30) (86-jaraĝa)
en Kembriĝo
Tombo Trinity College Chapel (en) Traduki 52° 12′ 27″ Nordo 0° 07′ 02″ Oriento / 52.207437 °N, 0.117123 °O / 52.207437; 0.117123 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Trinity College
Lernejo Sherborne
Universitato de Kembriĝo Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Alfred North Whitehead
Familio
Frat(in)o Henry Whitehead (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Evelyn Ada Maud Rice Willoughby-Wade (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Thomas North Whitehead (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj John Henry Constantine Whitehead (nevo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
teologo
verkisto
fizikisto
matematikisto
logikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Principia Mathematica
Procezo kaj Realo
vdr

Alfred North Whitehead BMO kaj RSL (15-a de Februaro 1861 – 30a de Decembro 1947) estis angla matematikisto kaj filozofo. Li estas plej bone konata kiel grava figuro de la filozofia skolo konata kiel "proceza filozofio",[1] kiu nuntempe trovis aplikadon al ampleksa vario de fakoj, kiel ekologio, teologio, edukado, fiziko, biologio, ekonomiko, kaj psikologio, inter aliaj areoj.

En la komenco de sia kariero Whitehead verkis ĉefe pri matematiko, logiko, kaj fiziko. Lia plej elstara verko en tiuj fakoj estas la tri-voluma Principia Mathematica (1910–1913), kiun li verkis kun iama studento Bertrand Russell. Principia Mathematica estas konsiderata unu el la plej gravaj verkoj de la 20-a jarcento pri matematika logiko, kaj estis rangigita la 23a en listo de la 100 pintaj angla-lingvaj nefikciaj libroj de la 20-a jarcento fare de publikigejo Modern Library.[2]

Dekomence en la fino de la 1910-aj kaj komenco de la 1920-aj jaroj, Whitehead laŭgrade turnis sian atenton el matematiko al la filozofio de scienco, kaj finfine al metafiziko. Li disvolvigis kompletan metafizikan sistemon kiu radikale eliris el plej el la Okcidenta filozofio. Whitehead argumentis, ke realo konsistas el okazaĵaj procezoj pli ol el materiaj objektoj, kaj ke procezoj estas plej bone difinitaj per siaj rilatoj kun aliaj procezoj, tiel malakceptante la teorion ke realo estas fundamente konstruita de materialo kiu ekzistas sendepende unu de alia.[3] Nuntempe la filozofiaj verkoj de Whitehead – partikulare Process and Reality – estas konsiderataj kiel fondaj tekstoj de proceza filozofio.

La proceza filozofio de Whitehead argumentas, ke "estas urĝo veni vidi la mondon kiel reto de interrilataj procezoj kiuj estas integraj partoj, tiel ke niaj elektoj kaj agoj havas konsekvencojn por la mondo ĉirkaŭ ni."[3] Pro tio, unu el la plej promesplena aplikaĵo en la pensaro de Whitehead en ĵusaj jaroj okazis en la areo de ekologia civilizacio kaj primedia etiko pionirita de John B. Cobb.[4][5]

  1. David Ray Griffin, Reenchantment Without Supernaturalism: A Process Philosophy of Religion (Ithaca: Cornell University Press, 2001), vii.
  2. "The Modern Library's Top 100 Nonfiction Books of the Century", laste modifita la 30an de Aprilo 1999, The New York Times, alirita la 21an de Novembro 2013, https://www.nytimes.com/library/books/042999best-nonfiction-list.html.
  3. 3,0 3,1 C. Robert Mesle, Process-Relational Philosophy: An Introduction to Alfred North Whitehead (West Conshohocken: Templeton Foundation Press, 2009), 9.
  4. Philip Rose, On Whitehead (Belmont: Wadsworth, 2002), preface.
  5. Cobb, John B., Jr.. (2018) Putting Philosophy to Work: Toward an Ecological Civilization. Process Century Press. ISBN 978-1940447339.

Developed by StudentB