Alfred Wegener

Alfred Wegener
Persona informo
Naskonomo Alfred Lothar Wegener
Naskiĝo 1-an de novembro 1880 (1880-11-01)
en Berlino, Germana Imperiestra Regno
Morto 31-an de oktobro 1930 (1930-10-31) (49-jaraĝa)
en Gronlando, Reĝlando Danio
Mortokialo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Köllnisches Gymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Alfred Wegener
Memorigilo Alfred Wegener
Familio
Frat(in)o Kurt Wegener (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Else Köppen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Paul Wegener (en) Traduki (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo geologo
polusa esploristo
fizikisto
geografo
terfizikisto
universitata instruisto
astronomo
meteologo
esploristo
klimatologo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Origin of continents and oceans
vdr

Alfred WEGENER [ALfret VEgene] (naskiĝis la 1-an de novembro, 1880, mortis en novembro, 1930) estis germana sciencisto kaj terfizikisto. Famaj estas lia teorio pri la kontinenta drivado kaj platotektoniko, liaj esploroj pri la fiziko de la atmosfero kaj liaj ekspedicioj al polusaj regionoj.

Wegener naskiĝis en Berlino, la filo de pastro. Li studis matematikon, astronomion kaj meteologion en Heidelberg, Innsbruck kaj Berlino, kie li en la jaro 1905 doktoriĝis. Kvankam lia disertacio pritraktis astronomian temon, lia intereso pli kaj pli koncentriĝis pri meteologio kaj fiziko.

En 1905 Wegener eklaboris en la aeronaŭtika observatorio en Lindenberg apud Berlino, kie li helpe de aerostatoj esploris la pli altajn tavolojn de la tera atmosfero, kaj kune kun sia frato Kurt Wegener li en 1906 eĉ starigis mondrekordon en la balon-veturado. Samjare li komencis la unuan el entute kvar ekspedicioj al Gronlando.

Reveninte al Germanio en 1908, Alfred Wegener fariĝis docento en la universitato de Marburg. Duan ekspedicion al Gronlando li faris de 1912 ĝis 1913. Post la reveno el tiu ekspedicio, li edziĝis al Else Köppen, filino de lia antaŭa edukisto kaj mentoro, la meteologo kaj esperantisto Wladimir Köppen. Dum la Unua mondmilito li laboris ĉefe en Meteologia Servo. En la jaro 1919 li venis al Hamburgo, kie li transprenis gvidan postenon en la marobservejo Deutsche Seewarte. En 1924 li fariĝis profesoro en la universitato de Graz (Aŭstrio), samjare li akiras la aŭstran civitanecon.

Komence de la jaro 1930 li forlasis Aŭstrion por fari sian plej grandan ekspedicion al Gronlando. Kvankam li kaj lia gronlanda akompananto atingis la celon de la ekskurso, ili neniam revenis al sia elirloko. La 12-an de majo, 1931 oni trovis Alfred Wegener morta, konstatonte ke li probable en novembro 1930 mortis sekve de la streĉo de la ekskurso. La sorto de lia akompananto neniam klariĝis.


Developed by StudentB