La algoj ĝenerale vivas en maro kaj dolĉakvo, sed multaj unuĉelaj algoj vivas en aero sur malsekaj surfacoj: cemento, arboŝeloj, subĉielaj plankoj, ktp. Tie ili produktas la fitoplanktonon, la plantan parton de planktonoj.
Je tio aldonendas ankaŭ la algoj partoprenantaj en likenoj.
La glaŭkofitoj, konataj ankaŭ kiel glaŭkocistofitoj aŭ glaŭkocistidoj, estas malgranda grupo de raraj nesalakvaj mikroskopaj algoj.[1]
Manĝebla algo estas algoj kiuj povas esti manĝataj kaj uzataj por la preparado de manĝaĵoj. Ĝi tipe enhavas grandajn kvantojn da fibro kaj ili enhavas kompletajn proteinojn.[2] Ili povas aparteni al unu el kelkaj grupoj de multĉelaj algoj: nome ruĝaj algoj, verdaj algoj, kaj brunaj algoj.