Algoritmo

Sovetia poŝtmarko okaze de la 1200-jariĝo de Al-Ĥorezmi.

Algoritmo estas metodoprogramo por solvi komputajn aŭ aliajn problemojn, kiu ĝuste difinas, kiel kaj en kia (vic)ordo procedi por ricevi rezulton senambigue determinitan de originaj datumoj. Ekz. por la konataj reguloj de adicio, subtraho, multipliko kaj divido la eblaj rezultatoj estas naturaj nombroj prezentitaj ekzemple en dekuma sistemo, kaj eblaj originaj datumoj estas ordigitaj paroj de samspecaj nombroj. La vorto algoritmo estas ŝanĝita formo de la nomo de la persa matematikisto Al-Ĥorezmi.

Ĝenerale, oni ne supozas ke ia rezulto nepre devas esti ricevita: la algoritma procezo povas interrompiĝi aŭ ne finiĝi iam. Algoritma procezo estas la agoj por sinsekvaj transformoj de konstruktaj objektoj, okazantaj per diskretaj paŝoj. Ĉiu paŝo konsideras la ŝanĝon de unu konstruita objekto per la alia. Oni skribas ĉi tiujn paŝojn matematike per t. n. algoritma lingvo, kiu konsistas en komandoj, instrukcioj aŭ operatoroj plenumendaj sinsekve per elementaj operacioj. Laŭ la stirfluo de plenumado de algoritma aplikaĵo ĉiu paŝo estas plenumo de simpla instrukcio.

Kun tiu ĉi difino ne konsentus multaj informadikistoj, kiuj insistas, ke taŭge formulita algoritmo devas garantii iaman finon. Iusenca escepto estas ekzemple mastrumaj programoj (operaciumoj), kiuj normale ne finiĝas; por ili Donald Knuth proponis la nomon "komputika metodo", por distingi ilin de algoritmoj.

Mem la vorto devenas de Algorithmi, algorismus, kiu originas de latina transliterado de la nomo de mezazia matematikisto Al-Ĥorezmi. En mezepoka Eŭropo algoritmo nomiĝis la dekuma pozicia sistemo kaj la arto kalkuli per ĝi, ĉar danke al latina traduko de la traktato de Al-Ĥorezmi (en la 12-a jarcento) la eŭropa matematiko konatiĝis kun pozicia sistemo.

Algoritmo estas unu el ĉefaj nocioj de matematiko kaj cibernetiko. Ĝin pristudas unu el la matematikaj branĉoj: Teorio de Algoritmoj. En komputada teknologio por priskribi algoritmojn, oni uzas programlingvojn.

La termino "algoritmo" kutime implicas relative abstraktan matematikan prezenton, kontraste al komputopreta, sed ofte komputildependa "programo".


Developed by StudentB