Alpako

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alpako

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Kameledoj Camelidae
Genro: Vicugna
Specio: V. pacos
Vicugna pacos
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Alpako estas animalo de la Andoj. Ĝi estas neotropisa membro de la familio kameledoj (ordo Parhufuloj). Ĝia scienca nomo estas Vicugna pacos. Ĝi estas parenca al lamo, gvanako kaj vikuno, kaj estas tre simila al la lamo. Oni povas eĉ la du animalojn interbredigi. Tamen, alpakoj estas pli malgranda ol lamoj, kaj ne estas laborantaj animaloj, anstataǔ bredigis por rikolti ilia lanon.

Ripozanta alpako.

Alpakoj pezas inter 55 kaj 50 kg kaj altas ĝis la pinto de la ŝultro 95 cm. La antaŭulo de alpako estas la sovaĝa vikuno. Ili estas bestoj tipaj de la Punao de Peruo, Bolivio kaj aliaj lokoj pli sude. Alpakoj vivas en grandaj aroj en la altebenaĵoj de la Andoj de 3.500 ĝis 5.000 metroj super la marnivelo.

El la lano de alpakoj oni produktas ŝtofon, same nomitan "alpako."[1].

  1. Will Green. "Kudra kaj trika terminaro". Rickmansworth: Universala Esperanto-Asocio 1947, p. 7.

Developed by StudentB