Amfibioj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amfibioj
Troveblo de fosilioj: karbonio - ĉi-epoko

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Superklaso: Kvarpieduloj Tetrapoda
Klaso: Amfibioj Amphibia
Lineo, 1758
Tutmonda diverseco de specioj de amfibioj.
Tutmonda diverseco de specioj de amfibioj.
Tutmonda diverseco de specioj de amfibioj.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
rano (Litoria caerulea)

Amfibioj estas klaso de la vertebruloj.[1] Ili estas pojkilotermaj[2] tetrapodoj. Modernaj amfibioj estas ĉiuj Lisamfibioj. Ili loĝas en diversaj habitatoj, ĉefe en malsekaj kiel surteraj, subteraj, arbajnesalakvaj ekosistemoj. Amfibioj tipe naskiĝas kiel larvoj vivantaj en akvo, sed kelkaj specioj disvolvigis kutimarajn adaptojn por eviti tion. Junuloj ĝenerale suferas metamorfozon el larvo kun brankoj ak plenkreskula aer-spira formo kun pulmoj. Amfibioj uzas sian haŭton kiel duarangan spiran surfacon kaj kelkaj malgrandaj surteraj salamandroj kaj ranoj ne havas pulmojn kaj dependas tute el siaj haŭtoj. Ili estas supraĵe similaj al reptilioj sed, kun mamuloj kaj birdoj, reptilioj estas amniuloj kaj ne postulas akvejojn en kiuj reproduktiĝi. Pro ties kompleksaj reproduktaj necesoj kaj traireblaj haŭtoj, amfibioj estas ofte ekologiaj indikiloj; en ĵusaj jardekoj estis spektakla malpliiĝo en amfibiaj populacioj por multaj specioj tra la tuta mondo.

La plej fruaj amfibioj evoluis en la periodo Devonio el fiŝoj sarkopterigoj kun pulmoj kaj osto-membraj naĝiloj, trajtoj kiuj estis tre helpaj al adaptado al seka tero. Ili diversiĝis kaj iĝis dominantaj dum la periodoj Karbonio kaj Permio, sed estis poste dislokigitaj fare de reptilioj kaj aliaj vertebruloj. Laŭlonge de al tempo, amfibioj malpliiĝis laŭ grando kaj same malpliiĝis en diverseco, lasante nur la modernan subklasoj de Lisamfibioj. La tri modernaj ordoj de amfibioj estas Anuroj (ranoj kaj bufoj), Urodeloj (nome salamandroj), kaj Senpieduloj (Caecilian). La nombro de konataj amfibiaj specioj estas proksimume 7,000, el kiuj preskaŭ 90% estas ranoj.

Plej malgranda amfibio (kaj vertebruloj) en la mondo estas rano Paedophryne amauensis el Nov-Gvineo kun longo de 7 mm.[3] Plej granda, nune vivanta amfibio estas la Ĉina giganta salamandro, Andrias davidianus kun 1.8 m.[4] Tamen tiu estas nana kompare al la formortinta 9 m Prionosuchus el meza Permio de Brazilo.

La studo de amfibioj estas nomata batraĥologio, dum la studo de kaj reptilioj kaj amfibioj kune estas nomata herpetologio.

  1. amfibioj en vortaro.net
  2. płazy (pole). Arkivita el la originalo je 2015-06-04. Alirita 2015-06-04.
  3. Żaba wielkości muchy. Płazi rekord świata (pole) (2012-01-13). Arkivita el la originalo je 2015-04-30. Alirita 2015-04-30.
  4. Amphibian Facts (angle) (2012-07). Arkivita el la originalo je 2015-04-30. Alirita 2015-04-30.

Developed by StudentB