Amiga

Amiga
modelo de elektronika aparato vd
Dum julio 1985 - nekonata/nuntempe
Lando Usono
Posedata de Patrik Rak vd
vdr
La originala Amiga 1000(1985) kun kelkaj periferaĵoj

Amiga estas familio kaj arkitekturo de personaj komputiloj originale kreitaj de Amiga Corporation kiel avangarda hejm-distrada kaj porlabora maŝino. La dezajnado je la Amiga komenciĝis en 1982 kun Jay Miner (1932-1994) kiel ĉefulo. Commodore lanĉis la komputilon al la merkato en 1985, post kiam ili aĉetis la firmaon. La maŝino havis tre bonan grafik- kaj son-kapablon kaj funkciis per la mult-taska operaciumo AmigaOS. Ĝia produktado finiĝis en 1996, sed daŭre estas klopodoj revivigi ĝian operaciumon por novaj komputiloj. La nomo amiga signifas en la hispana lingvo amikino.

Bazita sur procesoro Motorola 68k je 32-bitoj, La amiga estis granda antaŭeniro el 8-bitaj procesoroj kiel tiu de Commodore 64, kaj Amiga gajnis popularecon inter komputil-ŝatantoj ĉefe en Eŭropo. Ĝi ankaŭ trovis sian lokon en la video-produktado.

Kvankam konsiderita "antaŭa al sia tempo", ĝi malpli kostis ol siaj alternativaj Macintosh kaj IBM-PC. La komunumo de Amiga-uzantoj kulpigis Commodore pro supozata malbonaj merkattekniko kaj propagando, tiel, ke la komputilo estis vendata ĉefe kiel lud-maŝino. Tamen, en la komenco, oni propagandis ĝin por pliaj uzoj.

Interne la Amiga havis specialajn blatojn (kunprocesiloj) por difinitaj taskoj: sono, video, enkodigo kaj animado. Tio liberigis la centran procesoron je specialaj kalkuloj. Oni taksis la Amiga-on tre taŭga por labori super sono kaj video.

Amiga 500 kun disketujo

Developed by StudentB