Amnestio Internacia | |||||
---|---|---|---|---|---|
Amnesty International | |||||
Emblemo de AI | |||||
ne-registara organizaĵo neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | Julio 1961 | ||||
Landoj kun lokaj sekcioj de Amnestio Internacia (2012)
| |||||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Sidejo | Londono | ||||
Tipo | NRO | ||||
Celo | Disvolviĝo de la Homaj rajtoj | ||||
Agareo |
Tutmondo | ||||
Moto | Better to light a candle than curse the darkness[nb 1]. | ||||
Fondinto(j) | Peter Benenson vd | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Agnès Callamard (2021–) vd | ||||
Estr(ar)o | Agnès Callamard | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | Amnestio Internacia Irlando Amnestio Internacia Francio Amnestio Internacia Brazilo vd | ||||
| |||||
Retejo | www.amnesty.org | ||||
Amnestio Internacia (AI) (oficiale Amnesty International) estas tutmonda homrajta movado kiu agadas por antaŭenigi ĉiujn homajn rajtojn agnoskitajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliajn internaciajn normojn. Aparte, Amnestio Internacia kampanjas por liberigi ĉiujn prizonulojn de konscienco, certigi justan kaj senprokrastan proceson por politikaj prizonuloj, abolicii la mortpunon, torturon, kaj aliajn kruelajn traktadojn de prizonuloj, fini politikajn murdojn kaj "malaperojn", kaj kontraŭi ĉiujn homrajtajn mistraktojn, ĉu per registaroj aŭ per opoziciaj grupoj.
Amnestio Internacia havas proksimume tri milionojn da membroj kaj subtenantoj en 162 landoj kaj teritorioj. Aktivaĵoj varias de publikaj manifestacioj ĝis leter-kampanjoj, de homrajta edukado ĝis monkolektaj koncertoj, de individuaj apelacioj pri aparta kazo ĝis mondaj kampanjoj pri aparta problemo.
Amnestio Internacia estas senpartia kaj sendependa de iuj registaro, partio, aŭ religio. Amnestio Internacia estas financata grandparte de abonoj kaj donacoj de sia tutmonda membraro.
Amnestio Internacia ricevis la Nobel-premion pri paco en 1977.
Citaĵa eraro Etikedoj <ref>
ekzistas por la grupo nomita "nb", sed la responda etikedo <references group="nb"/>
ne estis trovita; $2