Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
Anatman en sanskrito (kaj Anatta en palia lingvo) estas termino tradukebla kiel sensubstanco, ne-mio, foresto aŭ manko de substanco de animo, manko de mio (mi) daŭrebla aŭ manko de esenca ekzistado. Ĝi estas opozicia al la koncepto de Atman kiu en la hindia literaturo referencas al esenco en spiritaj terminoj. La vorto estas komponita de la prefikso "An", kiu estas negaĵo kaj la esprimo "Atman", animo, aŭtenta estaĵo, mi-mem, aŭ vera esenco. "Anātman" estas unu de la plej gravaj kaj karakteraj elementoj de la instruoj de Budhismo kaj per tiu ĝi diferencas de la cetero de religioj. Budho Gotamo, ties fondinto, sekvis linion "nastikan" (heterodokseca) kiu povas esti komprenata kiel reago aŭ neado de la pensaro ekzistanta en la darmaj religioj de tiama Hindio.
Budho estas foje nomata Anattā-vadi (majstro de la Sensubstanceco).