Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Andorra (apartigilo) |
La Andora Princlando (en la kataluna, Principat d'Andorra) estas eta lando en la sudo de Eŭropo kun 468 km², situanta sur la Pireneoj kun mezuma alteco de 1.996 metroj super la marnivelo. Ĝi havas landlimojn sude kun Hispanio, limigante kun la katalunaj komarkoj de Cerdanjo, Alta Urĝelo kaj Pallars Sobirà, kaj norde kun Francio, limigante kun la departemento Ariège, en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝia teritorio, kun ĉefurbo en Andoro Malnova, estas teritorie organizata en sep paroĥejoj kun entute 84.484 loĝantoj en la jaro 2008.[1]
Andoro estas demokratia kaj sociala ŝtato kies politika reĝimo estas parlamenta princlando kaj ĝi havas kiel kun-princoj (ŝtatestroj) al la episkopo de Urĝelo, nuntempe Joan Enric Vives Sicília, kaj al la prezidanto de Francio, nuntempe Emmanuel Macron. La nuna andora ĉefministro estas Xavier Espot Zamora kaj la sola oficiala lingvo estas la kataluna,[2] kvankam la hispana estas pli parolata ol la kataluna mem. La franca ankaŭ estas parolata de alta procento de la andora loĝantaro.
Andoro ne havas propran armeon kaj pri ĝia nacia defendo respondecas kaj Hispanio kaj Francio.[3] Kaze de urĝo kaj/aŭ naturaj katastrofoj, kiel la inundoj de la jaro 1982, estas kunvokata la somateno, formata de adoltaj viroj (pli ol 18-jaraĝaj) kun andora civitaneco.
Dum longa tempo, Andoro estis izolita kaj malriĉa lando, sed ĝi atingis rimarkindan prosperon ekde la Dua Mondmilito danke al turismo kaj ĉefe ĉar ĝi estas impostparadizo.[4][5]