Andrea Palladio (1508–1580) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de Andrea Palladio.
| |||||
Persona informo | |||||
Andrea Palladio | |||||
Naskonomo | Andrea di Pietro della Gondola | ||||
Naskiĝo | 30-a de novembro 1508 en Padovo, Respubliko de Venecio | ||||
Morto | 19-a de aŭgusto 1580 en Maser, apud Treviso, Respubliko de Venecio | ||||
Lingvoj | itala • venecia vd | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Allegradonna (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arkitekto artoteoriisto vd | ||||
Laborkampo | Arkitekturo vd | ||||
Aktiva en | Veneto • Vicenza • Venecio • Udine vd | ||||
Aktiva dum | 1537–1580 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Basilica Palladiana ❦ Galerio de la Akademio de Venecio ❦ Villa Saraceno ❦ Villa Almerico Capra "La Rotonda" ❦ Gioiello di Vicenza ❦ Church of San Giorgio Maggiore ❦ Olympic Theatre vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Andrea di Piero della Gondola, nomata Palladio (30-a de novembro 1508 en Padovo; 19-a de aŭgusto 1580 en Maser) estis la plej grava arkitekto de la renesanco en norda Italio.
Li estis la unua "granda profesia arkitekto", kiu laboris nur kiel arkitekto sen aktiviĝi ankaŭ en aliaj artaj fakoj.[1]
Li inspiriĝis je la romia arkitekturo kaj la grandaj arkitektoj de la itala Renesanco, precipe Bramante, Michelangelo, Sanmicheli kaj Sansovino. Sed li neniam nur imitis la ekzemplojn, sed alfrontis ĉiun konstrutaskon en kreiva kaj originala maniero. Lia celo estis arkitekturo, kiu orientiĝas laŭ la praktikaj kaj idealaj bezonoj de la komisianto, respektante la estetikaj principoj de ekvilibrio kaj proporcio kaj la kondiĉoj rezultantaj el la cirkonstancoj de la konstruloko. La rezulto estis konstruaĵoj tre harmoniaj kaj elegantaj.
Per siaj konstruaĵoj kaj skribaĵoj li iĝis la fondinto de paladianismo, kiu ege influis la arkitekturon de novklasikismo en okcidenta kaj norda Eŭropo, en Britio kaj Usono.