Angiospermoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio - Nun | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
La angiospermoj[2] (latine Angiospermae), ankaŭ nomataj magnoliofitoj[3] (Magnoliophyta), florplantoj[4] aŭ fruktoplantoj[5], estas klado de la planta regno. Tiu grupo enhavas ĉiujn plantojn kun floroj, kies semoj estas enfermitaj en la frukto. 'Angiospermo' signifas uja semo (el la grekaj ἀγγεῖον, ujo, kaj σπέρμα, semo), kontraste al la 'gimnospermoj' (nud-semaj plantoj), kiuj evolue antaŭis. Ambaŭ estas semplantoj.
La angiospermoj aŭ florplantoj enhavas la plimulton el la vegetaĵaj specioj, kun pli ol 300 000 specioj[6]. Ili troviĝas en ĉiuj medioj de la mondo.
La florplantoj estas unu el la plej grandaj grupoj de la pli evoluintaj plantoj, kiuj produktas en specialaj reproduktaj organoj (nome floroj) semojn, kiam la karpelo estas fermita. En aliaj grajnoproduktaj plantoj, nome la gimnospermoj, la ovolo evoluas libere dum polenado. Gravaj trajtoj de la florplantoj estas ĉeesto de ovolujo kaj duobla fekundiĝo.