Angiospermoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Angiospermoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio - Nun

Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: - embriofitoj Embryophyta

- trakeofitoj Tracheophyta

Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta [1]
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
primolo (Primula hortensis)

La angiospermoj[2] (latine Angiospermae), ankaŭ nomataj magnoliofitoj[3] (Magnoliophyta), florplantoj[4]fruktoplantoj[5], estas klado de la planta regno. Tiu grupo enhavas ĉiujn plantojn kun floroj, kies semoj estas enfermitaj en la frukto. 'Angiospermo' signifas uja semo (el la grekaj ἀγγεῖον, ujo, kaj σπέρμα, semo), kontraste al la 'gimnospermoj' (nud-semaj plantoj), kiuj evolue antaŭis. Ambaŭ estas semplantoj.

La angiospermoj aŭ florplantoj enhavas la plimulton el la vegetaĵaj specioj, kun pli ol 300 000 specioj[6]. Ili troviĝas en ĉiuj medioj de la mondo.

La florplantoj estas unu el la plej grandaj grupoj de la pli evoluintaj plantoj, kiuj produktas en specialaj reproduktaj organoj (nome floroj) semojn, kiam la karpelo estas fermita. En aliaj grajnoproduktaj plantoj, nome la gimnospermoj, la ovolo evoluas libere dum polenado. Gravaj trajtoj de la florplantoj estas ĉeesto de ovolujo kaj duobla fekundiĝo.

  1. Spermatophyta ĉe la taksonomio de NCBI
  2. angiospermoj en PIV ĉe vortaro.net
  3. magnolifitoj en PIV ĉe vortaro.net
  4. florplantoj en PIV ĉe vortaro.net
  5. fruktoplantoj en PIV ĉe vortaro.net
  6. Angiosperms ĉe The Plant List

Developed by StudentB