Anglalingva Vikipedio | |
---|---|
Priskribo | La ĉefpaĝo de la anglalingva vikipedio |
Retadreso | en.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | angla |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 4-a de oktobro 2024 | |
Artikolnombro | 6 891 066 |
Profundeco | 1273 |
Paĝoj | 61 580 464 |
Redaktoj | 1 244 620 569 |
Uzantoj | 48 061 556 |
Aktivaj uzantoj | 118 138 |
Administrantoj | 848 |
Dosieroj | 927 718 |
La anglalingva Vikipedio (angle English Wikipedia) estas la versio de la libera reta enciklopedio Vikipedio en la angla lingvo. Fondita la 15-an de januaro 2001 kaj atinginta kvar milionojn da artikoloj la 13-an de julio 2012, ĝi estis la unua eldono de vikipedio kaj restas la plej larĝa, kun pli ol duoble tiom da artikoloj ol la dua plej granda, la nederlandlingva Vikipedio. Laŭ la stato de marto 2014, 14,4 procentoj de ĉiuj vikipediaj artikoloj apartenas al la anglalingva eldono - tiu nombro pli kaj pli malaltiĝis de pli ol 50 procentaĵoj en 2003, pro la laŭgrada kresko de la alilingvaj vikipediaj eldonoj.[1]