Angolo, oficiale Respubliko Angolo (priloĝata de Angolanoj; portugale República de Angola kaj konge Repubilika ya Ngola) estas lando en sud-centra Afriko. Ĝi landlimas al Namibio sude, Kongo Kinŝasa norde, kaj Zambio oriente. La lando havas okcidentan marbordon laŭ la Atlantiko. Ankaŭ la eksklavo Kabindo (7270 km²) apartenas al la lando [1].
Angolo estas eksa Portugala kolonio kaj havas konsiderindajn naturajn rezervojn, precipe nafton kaj diamantojn.