Animismo estas la kredo pri ekzisto de animoj kaj spiritoj, precipe ke, krom vivaĵoj, movaj malvivantaj objektoj aŭ naturaj fortoj havas animojn. Ties nomo venas el la latina anima, kiu havas variajn signifojn, inkluzive de vento, aero, spiro, vivo, animo, menso, fantomo, kaj spirito.
Laŭ la pli specifa signifo, animismo estas la kredo, ke animojn enhavas ĉiuj aŭ multaj objektoj. Tiel, animojn havas bestoj, plantoj, kaj mineraloj, kaj la materialo de la objekto determinas tian, kian animon ĝi havas. Ĉi tiaj religioj ofte ne precize distingas inter spirito kaj materio, kaj ĝenerale supozas, ke ĉi tiu unuigado de materio kaj spirito ludas gravan rolon en ĉiutaga vivo.
Krom la animoj de estaĵoj aŭ objektoj, ekzistas personiĝintaj animoj, dotitaj de intelekto, volo kaj emocioj similaj al tiuj de la homoj. Pratempaj eskimoj kredis, ke nomoj kaj la variaj nomoj de ĉiu persono havas siajn proprajn animojn. Kelkaj japanoj kredas, ke eĉ vortoj havas animojn, kaj kiam oni prononcas specifajn frazojn, ekzistas magia povo. Eble animo kvazaŭegalas nekonata energio.
Laŭ la ĝenerala signifo, preskaŭ ĉiuj religioj estas bazitaj sur Animismo.
Kelkaj ekzemploj de animismo estas la japana Ŝintoo, la ĉina Taoismo, kaj multaj prareligioj en Ameriko, Afriko, Azio, kaj Aŭstralio. Eĉ Eŭropo ja havis animismojn pratempe, ekzemple de Viko, kiu daŭras eĉ nuntempe. Kelkaj formoj de la barata Hinduismo estas animismaj. Kelkaj tajoj praktikas, krom Budaismo, ankaŭ animismajn ritojn.
Strikte, animismo estas pli kiel kredaro ol kiel religio. Ties konceptoj troviĝas en multaj religioj. Oni povas konsideri, ke Animismo estas generika religio.
Kelkaj animismaj religioj, kiel Taoismo kaj Ŝintoo, kredas, ke ĉiu persono havas plurajn animojn aŭ spiritojn.