Anno (nomo)

Tiu ĉi artikolo temas pri la persona nomo Anno. Pri la japana dolĉaĵo, bonvolu vidi la artikolon anno.
Anno
seksneŭtrala persona nomo
Informoj
Originala nomo Anno
Eble sama Ano
vdr

Anno[1][2] estas virina nomo.

Unu origino de la nomo estas la hebrea nomo Ĥana, kiu troviĝas en la Biblio (1 Sam 1:2). Tamen, la nomo ekzistas ankaŭ en romia mitologio (fratino de Dido kaj la diino Anna Perenna) kaj kiel ina formo de la antikva ĝermana nomo Anno.

La Esperanta formo Anno aperas en la Fundamenta Ekzercaro, en la deka kaj naŭa eldonoj sur la paĝo 126, en la dua frazo de la paragrafo 36. Ankaŭ la formoj Ana kaj Anna[2] kaj la karesformo Anjo[3][2] estas uzataj en Esperanto.

  1. NPIV, sur paĝo 92
  2. 2,0 2,1 2,2 Etimologia vortaro de la propraj nomoj, de André Cherpillod, sur paĝo 14
  3. NPIV, sur paĝo 91

Developed by StudentB