Antibiotiko

Testplateto montranta antibiotikon kontraŭ stafilokoko.

Antibiotiko estas drogo kiu mortigas aŭ malrapidigos la kreskon de bakterioj. Ili apartenas al specifa klaso de 'kontraŭmikrobaj drogoj', pli vasta grupo kiu ankaŭ inkluzivas la kontraŭvirusajn, kontraŭfungajn, kaj kontraŭparazitajn drogojn (aliaj neoficialaj nomoj estas kontraŭmikrobaĵoj, kontraŭbakteriaĵoj, kontraŭvirusaĵoj, kontraŭfungaĵoj, kaj kontraŭparazitaĵoj). Ili estas preskaŭ nedamaĝemaj por la gastiganto, kaj tial eblas ilin uzi por kuraci infektojn. Origine la termino aludis al kemiaĵoj izolitaj el vivaĵoj, kontraŭstare al ĥemoterapiaĵoj, kiuj estas pure sintezaj. Nuntempe tamen la vorto "antibiotiko" ankaŭ aplikiĝas al sintezaj kontraŭmikrobaĵoj, kiel sulfonamidoj. La antibiotikoj estas malgrandaj molekuloj kies molekula pezo estas malpli ol 2000 mas-atomaj unuoj. Ili ne estas enzimoj.

Antaŭ la malkovro de antibiotikoj kaj antaŭ ĝia uzado, la kuracado de infektoj realigiĝis per la uzo de venenoj kiel striknino kaj arseniko, kaj pro tio la ekuzado de la nedamaĝemaj antibiotikoj tiatempe furoris. La antibiotikoj ne efikas por virusaj, fungaj kaj aliaj nebakteriaj infektoj, kaj unuopaj antibiotikoj povas havi malsamajn efektojn en pluraj malsimilaj specoj de bakterioj. Kelkaj pli specifaj antibiotikoj(la tiel nomitaj mallarĝ-spektraj antibiotikoj) trafas gram-negativajngram-pozitivajn bakteriojn, kaj paralele la aliaj nomiĝas larĝ-spektraj antibiotikoj.

La efekteblo de unuopa antibiotiko varias laŭ infekto-loko, kapablo transiri ĝis la infekto loko, kaj rezistopovo de bakterio kontraŭ la efektoj. Kelkaj antibiotikoj fakte mortigas la bakteriojn (baktericidoj), kaj paralele aliaj nur malhelpas la multobliĝo de bakterioj (bakteriostatoj), por ke la imunsistemo povu ilin foriĝi.

Buŝaj antibiotikoj estas la plej simplaj por plej multaj kazoj, lasante la envejnaj antibiotikoj por pli seriozaj kazoj. La antibiotikojn oni povas foje administri surloke, kiel okulgutoj aŭ ŝmiroleoj.


Developed by StudentB