Antifa

flago de Antifa en Sigmund Freud Parko, Vieno, Aŭstrio

AntifaKontraŭfaŝisma Agado estas internacia reto de organizaĵoj kaj politikaj movadoj de maldekstremaj kaj radikalaj maldekstremaj kontraŭaŭtoritataj aktivuloj, kiuj metas al si la celon batali kontraŭ faŝismo en ĉiuj ĝiaj formoj. Militantaj movadoj de la radikala maldekstro tra Eŭropo, la Ameriko kaj ankaŭ en Aliaj mondregionoj komencis aperi en la 1930-aj jaroj kadre de la batalo kontraŭ faŝismo, rasismo kaj la ascendo de dekstra ekstremismo. Membroj de Antifa kontraŭbatalas faŝismon, rasismon, naciismon, seksismon, homofobion kaj transfobion.

Agado de Antifa kutime inkluzivas distribuadon de flugfolioj, disvastigon de informoj en la Interreto kaj organizado de manifestacioj. En kelkaj landoj kiel Francio, Antifa estas identigita kun la nigra bloko, kiuj uzas perforton kontraŭ policanoj kaj sekurecgardistoj pro polica perforto kaj kontraŭe al la polica ŝtato. Antifa grupoj estas administritaj laŭ la principoj de anarkiismo, la formo de decidofarado estas bazita sur interkonsento, kaj ekzistas neniu formala hierarkio. Krom la agado surstrata, ekzistas ankaŭ antifaj grupoj ĉe la futballudoj, kaj ene de la muzika scenejo, ĉefe punkroko kaj hiphopaj grupoj .


Developed by StudentB