Antonio Salieri

Antonio Salieri
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1750 (1750-08-18)
en Legnago
Morto 7-an de majo 1825 (1825-05-07) (74-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Centra Tombejo de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Antonio Salieri
Familio
Frat(in)o Francesco Salieri (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Therese Helferstorfer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Girolamo Salieri (en) Traduki (nevo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
muzikologo
dirigento
muzikinstruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Europa riconosciuta
Il Moro
vdr
Antonio Salieri en aĝo de 65 jaroj

Antonio SALIERI, en Aŭstrio dum sia vivo ankaŭ Anton SALIERI, (* 18-an de aŭgusto 1750 en Legnago, Italio; † 7-an de majo 1825 en Vieno) estis itala-aŭstra komponisto de klasika muziko, orkestrodiriganto kaj muzika pedagogo de klasika epoko.

Dum sia vivo Antonio Salieri estis aprezata komponisto, sed post la morto li dum multaj jardekoj konsideriĝis malpli talenta konkuranto de Wolfgang Amadeus Mozart, kiu ĵaluze enviis la sukcesegan kolegon Mozart. Pro tiu malfavora juĝo oni tre longe konsideris la muzikon de Salieri seninspira kaj ne pli atente studis ĝin. Tio ŝanĝiĝis nur komence de la 21-a jarcento: Ekzemple dum la jaro 2003 kolekto de arioj de Antonio Salieri, kantata de la itala mezosopranino Cecilia Bartoli, estis sukcesege vendata kaj en Germanio ricevis renoman premion pri klasika muziko. La sopranino Diana Damrau dum 2007 eldonis albumon sub la nomo Arie di bravura, en kiu krom iuj verkoj de Mozart kaj Vincenzo Righini ĉefe aŭdeblas arioj de Salieri – ankaŭ ĝi sukcese vendatas. Kaj ankaŭ sur la scenejoj de operejoj la operoj de Salieri spertas repopulariĝon, post kiam Friedrich Wanek kaj Josef Heinzelmann dum 1973 surscenigis la salieri-operon Prima la musica e poi le parole (unue la muziko kaj poste la vortoj) – post unuaj prezentoj en Dubrovnik sekvis centoj da surscenigoj tutmonde. Dum 1975 sekvis remalkovro de la opero Falstaff ossia Le tre burle en Verono (dum 1995 ankaŭ en la opera festivalo de Schwetzingen, Germanio), dum 1988 Tarare en la festivalo de Schwetzingen kaj en Karlsruhe (dum 1991 ankaŭ en Strasburgo), dum 1989 Axur, Re d'Ormus en Siena, 1990 Les Danaïdes en Ravenna, dum 1994 Catilina en Darmstadt, dum 1998 Cublai, gran Kan de' Tartari en la Mozart-festivalo Würzburg, dum 2004 Il Ricco d'un giorno en Legnago, la naskiĝurbo de la komponisto, kaj L'Europa riconosciuta en la Teatro alla Scala de Milano kaj en Vieno, dum 2005 La Grotta di Trofonio en Lausanne kaj Vieno, kaj dum 2006 La Cifra en Kolonjo (nur premieroj).


Developed by StudentB