En la balotado por elekto de prezidento de Ekvadoro venkis la sukcedanto de Rafael Correa, nuna prezidento, nome Lenín Moreno. Lia rivalo, nome Guillermo Lasso, malakceptis la rezulton pro fraŭdo.
Incendio okazigis 22 mortojn dum religia koncentriĝo en Senegalo.
La Pentagono konfirmais ke Usono lanĉis kontraŭ instalaĵoj de la Islama Ŝtato en la provinco Nangarhar de Afganio la nuntempe plej potencan neatoman bombon.
Ĉirkaŭ cento da elmigrintoj dronis en vrako ĉe la marbordo de Libio.
Eksploda atenco fare de ribeluloj ĉe karavano de rifuĝintoj de la proregistara flanko okazigis pli ol 120 mortojn (plejparte de infanoj) proksime de Halepo, Sirio, kaj prokraston de interŝanĝo de rifuĝintoj kun miloj da personoj en nenies tero.