La plej antikvaj loĝantoj de Akvitanio konjekteble estis eŭskoj. En antikveco la eŭska lingvo estis uzata norde ĝis la rivero Garono, kaj genetikaj studoj montris apartan praheredaĵon kun tiuj limoj, kiuj ankaŭ estas limoj de la prahistoriaj Homo de Cro-Magnon-aj artaĵoj.
En la 4-a jarcento la romia provinco Aquitania dividitis je 3 provincoj:
Aquitania prima, nordoriente, inkluzivanta la regionojn, kiuj nun estas Berry, Bourbonnais, Auvergne, Velay, Gévaudan, Rouergue, Albigeois, Quercy kaj Marche
Aquitania secunda, nordokcidente, ties ĉefurbo estante Burdigala nun Bordeaux kaj entenante tion, kio nun estas Bordelais, Piktavio, Saintonge, Angoumois kaj okcidenta Gujeno
Aquitania tertia aŭ Aquitania Novempopulana, sude, lime al montarvico Pireneoj, kaj konsistigitaj de tio, kio nun estas Bigorre, Cominge, Armagnac, Bearno, Eŭskio, Gaskonio, ktp.