Araba alfabeto

Baza araba alfabeto.
La unua surao de la Korano.

La araba alfabeto estas konsonanta alfabeto ĉefe uzata por skribi la araban, persan kaj la urduan lingvojn inter aliaj. Ĝi estas la dua plej uzata alfabeto je tutmonda nivelo, post nur la latina alfabeto.[1]

Kiel alfabeto de la lingvo de la Korano, sankta por la islamanoj, ĝia influado etendiĝis kune kun tiu de la Islamo. Hodiaŭ oni ĝin uzas por skribi lingvojn tute malsimilaj al la araba, kvankam ĝia emo ne skribi vokalojn malfaciligas la uzon: la persan, la urduan kaj la azerbajĝanan en Irano. La maorean, oni povas skribi ĉu per araba, ĉu per latina alfabeto, kvankam tiu ĉi fariĝis oficiala. Historie, la moriskoj skribis la hispanan lingvon kaj liajn latinidajn variantojn (kiun ili nomis عجمية aĝamija, «fremda, ne-araba») per la araba alfabeto, por verkoj ĉefe religiaj. Ĝis 1928, oni skribis per la araba alfabeto ankaŭ la turkan ĝis la reformoj de Kemal Atatürk en la 1920-aj jaroj. Poste ĝi estis rekuperata oficiale fare de la turka registaro en 2014, kvankam nur por la religia medio.

La araba alfabeto havas karakterojn similajn al la hebrea alfabeto, tio estas ke ĝi estas abjad. Tio referencas al la fakto ke la mallongaj vokaloj ne transskribatas en la majoritato de libroj kaj publikaĵoj, sed male ili dedukteblas el la kunteksto. Tiu situacio malgraviĝas pro la fakto ke la ŝemidaj lingvoj metas la plej parton de sia signifaro en konsonantoj kaj longaj vokaloj, kiuj ja estas literumataj. La araba alfabeto havas 28 literojn. La araba aktuala skribo datas de la 4-a jarcento kaj ricevis la nomon nasĥî por diferencigi ĝin disde la primitiva skribo pli rondecforma nomata kufa, pro Kufa.

La araban oni skribas de dekstre maldekstren. La araba skribsistemo estas ligata kaj kursiva, pli ol simpla sucedo de karaktroj unuopaj. Krom aliaj konsekvencoj, too implicas ke la formo de la litero estas influata de la pozicio kiun ĝi okupas en la vorto kaj tiele ĝi ŝanĝiĝas jene: ekzistas izolita, komenca, meza kaj fina formoj. Kelkaj literoj, tamen, ne ligiĝas al la antaŭa (dekstra) aŭ la sekvanta (maldekstra) litero, aŭ ambaŭ. En tiuj kazoj mankas unu aŭ du el la menciitaj formoj kaj ĝin/ilin anstataŭas respektive la komenca, la fina aŭ la izolita formo de la litero. La araba alfabeto ne havas majusklojn kaj ne eblas la dividon de vorto fine de linio; tamen, eblas plilongigi la ligilojn inter literoj tiom kiom oni deziras, kun la celo ke la teksto restu enliniigita. La duoblaj konsonantoj estas indikataj per taŝdidŝadda, (simbolo simila al malgranda 'w', sed pli rondecforma) kiun omi metas super la duobligita litero.

La araba kaligrafio estas konsiderata vera arto. Ĉar la sunaisma Islamo malpermesas la reprezentadon de vivaj estaĵoj, la islama arkitekturo (precipe ĉe moskeoj kaj palacoj) ofte uzas versojn de la Korano delikate skribitaj, kaligafiitaj aŭ pentritaj. Konata ekzemplo estas la palaco de la Alhambra de Granado.

Estas diversaj literumaj sistemoj kiaj la DIN 31635 kaj la SATTS (Standard Arabic Technical Transliteration System - Sistemo de teknika transliterumado de la normiga araba) esta normigo kiun uzas la Usona Armeo por transskribi la araban alfabeton per literoj de la latina alfabeto.

  1. Enclopaedia Britannica online (ed.). «Arabic Alphabet». [1] Konsultita la 25-an de marto 2017.

Developed by StudentB