La eŭropaj ciferoj, aŭ arkaike arabaj ciferoj, estas la formo de ciferoj dum la mezepoko prenita en Eŭropo de la ciferoj uzataj de la Araboj (devenantaj el la hindaj ciferoj), kaj post la Eŭropaj koloniismo kaj imperiismo disvastiginta al la tuta mondo, iĝante natura kromsignaro de multaj skriboj, ankaŭ de la Esperanta.
La eŭropa ciferaro konsistas el dek ciferoj uzataj en pozicia dekuma sistemo. La ciferoj estas
0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
En la deksesuma sistemo aldoniĝas la literoj A B C D E F kiuj utilas kiel ciferoj por montri la postajn valorojn.
Signo | Nomo | Valoro |
---|---|---|
0 | Nul | Nenio |
1 | Unu | Malplureco |
2 | Du | Unu pli ol 1 |
3 | Tri | Unu pli ol 2 |
4 | Kvar | Unu pli ol 3 |
5 | Kvin | Unu pli ol 4 |
6 | Ses | Unu pli ol 5 |
7 | Sep | Unu pli ol 6 |
8 | Ok | Unu pli ol 7 |
9 | Naŭ | Unu pli ol 8 |
Kromaj ciferoj por Deksesuma sistemo | ||
A | A | Unu pli ol 9 |
B | B | Unu pli ol A |
C | C | Unu pli ol B |
D | D | Unu pli ol C |
E | E | Unu pli ol D |
F | F | Unu pli ol E |
Oni skribas eŭropajn ciferojn demaldekstre-dekstren. Oni skribas arabajn ciferojn ankaŭ demaldekstre-dekstren samkiel hindajn ciferojn, sed oni skribas la arabajn literojn dedekstre-maldekstren.
Origine ĉi tiuj ciferoj venas el Hindio, kie ili formiĝis inter la 3-a jarcento antaŭ Kristo kaj la 5-a jarcento post Kristo. Ili venis al Eŭropo per la Araboj. (0 1 2 3 4 5 6 7 8 9)