Aragona lingvo

Aragona
Aragonés
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
okcitana-latinida lingvaro • ibero-latinida lingvaro
Parolata en Aragono
Parolantoj 8 500
Denaskaj parolantoj proksimume 30.000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Ibero-latinida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Aragono
Reguligita de Akademio de la Aragona Lingvo
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 an
  ISO 639-2 arg
  ISO 639-3 arg
  SIL ARG
  Glottolog arag1245
Angla nomo Aragonese
Franca nomo aragonais
Specimeno
La Patro Nia:

Pai nuestro, que yes en o cielo,
santificato siga o tuyo nombre;
vienga ta nusatros o reino tuyo;
y se faiga la tuya voluntat en a tierra como en o cielo.
O pan nuestro de cada día da-lo-mos huei;
perdona las nuestras faltas
como tamién nusatros perdonamos a os que mos faltan;
no mos dixes cayer en a tentación y libera-mos d'o mal.
De tu ye o reino, o poder y a gloria ta cutio Sinyor. Amén

Vikipedio
vdr

La aragona lingvo (propranome aragonés) estas latinida lingvo parolata de 10.000 homoj en la nordaj valoj de Aragono. Ĝi estas precipe parolata en la komarkoj Ĥazetanio, Alto Gállego, Sobrarbo kaj Ribagorzo. La dialektoj plej orientaj havas trajtojn de transiro al la kataluna. Ankaŭ pluraj personoj lernas ĝin por ke la lingvo ne malaperu.

Ĝi ne havas ankoraŭ oficialan statuson. Malpli ol 10.000 homoj uzas ĝin, kvankam pli ol 30.000 komprenas la lingvon.

Ĝi uzas latinan alfabeton.

La aragona lingvo enhavas tri ĉefajn dialektojn (okcidenta, centra kaj orienta) kaj la benasqués aŭ dialekto el la valo Benás (Benasque en la hispana), lingvistike inter la aragona kaj la kataluna.


Developed by StudentB