Aristotelo

Aristotelo
Persona informo
Ἀριστοτέλης
Naskiĝo 384 a. K.
en Stagira, Chalkidian League
Morto 322 a. K.
en Ĥalkido
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Enteropatio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Stagira Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno grekoj vd
Lingvoj antikva greka vd
Loĝloko AtenoAteno vd
Alma mater Akademio de Platono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Nikomaĥo Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Arimneste (en) Traduki kaj Arlinton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Pitias Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Herpilis Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Nikomaĥo
 ( Herpilis)
Pythias (en) Traduki
 ( Pitias) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
verkisto
filozofo de lingvo
universala klerulo
astronomo
instruisto
geografo
tutoro
ontologiisto
politika filozofo
etikisto
kosmologo
biologo
epistemologo
logikisto
literaturkritikisto
zoologo
matematikisto
fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio kaj naturfilozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Politiko ❦
Etiko de Niĥomako ❦
Metafiziko ❦
Fiziko ❦
Organon ❦
Pri Poetiko ❦
Politiko de Atenanoj ❦
Eŭdemonio ❦
Meteologio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aristotelo, greke Αριστοτέλης [aristotélɛːs] (naskiĝis en -384 en Stagira, mortis en -322 en Ĥalkido) estis greka filozofo.[1]

Romia kopio en marmoro de greka bronzaĵo: busto de Aristotelo fare de Lisipo, ĉ. 330 a.K. La alabastra mantelo estas modernepoka.

Li kaj Platono metis la fundamenton de la okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la 13-a jarcento Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro".[2] Eĉ hodiaŭ lia verkaro pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formis la modernan sciencon. Scienco bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo. La filozofia tradicio, kiu estas inspirata de la verkaro de Aristotelo estas nomata Aristotelismo.

Lia verkaro kovras multajn fakojn — fizikon, biologion, zoologion, metafizikon, logikon, etikon, estetikon, poezion, teatron, muzikon, retorikon, lingvistikon, politikon kaj ŝtatregosciencon — kaj konstituas la unuan kompletan sistemon de la okcidenta filozofio. Tuj post la morto de Platono, Aristotelo lasis Atenon kaj, laŭ peto de Filipo la 2-a de Macedonio, iĝis instruisto de Aleksandro la Granda komence de 343 a.K.[3]

Instruado de Aleksandro la Granda donis al Aristotelo multajn oportunojn kaj abundon da havaĵoj. Li establis en la Liceo bibliotekon, kiu helpis en la verkado de liaj multnombraj libroj. La fakto, ke Aristotelo estis lerninto de Platono, kontribuis al lia iama vidpunkto rilate Platonismon, sed, post la morto de Platono, Aristotelo merĝiĝis en empiriaj studoj kaj transiris de Platonismo al empiriismo.[4] Li kredis, ke la konceptoj de ĉiuj popoloj kaj ĉiuj ties scioj estis definitive bazitaj sur percepto. La pozicio de Aristotelo rilate natursciencon reprezentas la grundan fonon de multaj el liaj verkoj.

La rigardoj de Aristotelo pri fizika scienco profunde formis la mezepokan fakulecon. Ties influo etendiĝis el Malfrua Antikveco kaj la Alta Mezepoko al la Renesanco, kaj ne estis anstataŭata sisteme ĝis la epoko de la Klerismo, kiam aperis teorioj kiel la klasika mekaniko. Kelkaj el la zoologiaj observoj de Aristotelo, kiel la hektokotila (reprodukta) brako de polpo, ne estis konfirmataj aŭ rifuzataj ĝis la 19a jarcento. Liaj verkoj enhavas la plej fruan konatan formalan studon de logiko, kiu estis uzita en la 19a jarcento en la studo de moderna formala logiko.

En metafiziko, Aristotelismo profunde influis la Judo-Islaman filozofian kaj teologian pensaron dum la Mezepoko kaj la kristanan teologion, speciale pro la Novplatonismo de la prakristanismo kaj pro la skolastika tradicio de la Romkatolika Eklezio. Aristotelo estis bone konata inter mezepokaj islamaj intelektuloj kaj admirita kiel "la unua instruisto" (arabe: المعلم الأول‎‎).

Lia etiko, kvankam ĉiam influa, akiris plinovigitan intereson per la moderna alveno de la virta etiko. Ĉiuj aspektoj de la filozofio de Aristotelo plu estas aktive studataj. Kvankam Aristotelo verkis multajn elegantajn traktaĵojn kaj dialogojn, oni supozas ke nur ĉirkaŭ unu triono de lia originala produktaro postrestis ĝis nia tempo.[5]

  1. Ke tiuj nedisputataj datoj (la unua duono de la Olimpia jaro 384/383 a.K., kaj en 322 tuj antaŭ la morto de Demosteno) estas ĝustaj estis montrita jam de August Boeckh (Kleine Schriften VI 195); por plia diskuto, vidu Felix Jacoby ĉe FGrHist 244 F 38. Ingemar Düring, Aristotle in the Ancient Biographical Tradition, Göteborg, 1957, p. 253.
  2. Cicero, Marcus Tullius (1874) [106–43 BC]. "Book II, chapter XXXVIII, §119". In Reid, James S. The Academica of Cirero. London: Macmillian and company. "veniet flumen orationis aureum fundens Aristoteles", (Google traduko: Aristotle will come pouring forth a golden stream of eloquence)
  3. Bertrand Russell, A History of Western Philosophy (Historio de okcidenta filozofio), Simon & Schuster, 1972.
  4. Barnes, Jonathan (1995). "Life and Work" (Vivo kaj laboro). The Cambridge Companion to Aristotle. Cambridge University Press. p. 16. ISBN 978-0-521-42294-9.
  5. Barnes 1995, p. 9.

Developed by StudentB