La arkitekturo de Mezopotamio estas antikva arkitekturo de la regiono de Tigrisa-eŭfrata (konata ankaŭ kiel Mezopotamio), kiu enhavas kelkajn diferencajn kulturojn kaj daŭris periodon el la 10a jarmilo a.K., kiam oni konstruis la unuajn permanentajn strukturojn, al la 6a jarcento a.K. Inter la mezopotamiaj arkitekturaj atingoj estas la disvolvigo de urba planado, la domo kun centra korto, kaj la ziguratoj. Ne ekzistis arkitektura profesio en Mezopotamio; tamen, skribistoj skizis kaj administris konstruadon por la registaro, la nobelaro aŭ la monarkio. La Mezopotamianoj konsideris la 'arton de konstruado' kiel dia donaco lernigita al homo fare de dioj kiel aperas listigite en la me-dekreto 28.